Historio: » Arbata Romanco
Arbata Romanco
Teksto kaj muziko de Bulat OKUDĴAVA
Traduko de V. BONDARJ
Traduko de V. BONDARJ
Teksto
Antikva ornamento - romanco de l’Arbat’,
En stratoj promenado sen la fino,
La glaso malplenita, feliĉo sen drinkad’,
Saluto distriĝema de l’virino.
En stratoj promenado sen la fino,
La glaso malplenita, feliĉo sen drinkad’,
Saluto distriĝema de l’virino.
Refreno:
Amikoj, trankviliĝu, bonkora estas ŝi.
Feliĉe pasas horoj malrapide,
Ĉar tiu sinjorin’ ne povas plu sen mi,
Ĉar esatas ŝi el mia rip’ kreita.
Jes, tio estas am’ - perei povas ni,
Perdiĝi, erarvagi, malaperi.
Kaj restas nure kanto pri l’tempo de pasi’,
Pri karaj brakoj sub la nokt’ ĉiela.
//Refreno://
Amikoj, trankviliĝu, por ĉio estas lim’>
Se velkas herboj - tia estas sorto.
El kort’ arbata iam min vokis malproksim’,
Kaj nun atendas min la sama sorto.
Vi estas ĉi tie: Bonvenon al libera esperanto-kantaro! » Arbata Romanco



