| Teksto | UEYAMA Masao |
|---|---|
| Muziko | Gianfranco MOLLE |
Ĝusta nomo de poemo estas “Kantas la Vjetnama Patrino”.
Kiam floros rozo sur la kot’
eltretita de l’ usona rot’?
Ĉu ĝi ĝermos iam por refoj’?
Ni atendu, kara, sen malĝoj’.
Kiam paĉjo hejmen venos kaj
en la brakoj tenos vin kun gaj’?
Ĉar batalas li por la liber’
ni atendu, kara, kun esper’!