Via milda malĝoj’, viaj sonĝoj misteraj Ege karas al mi dum vivad’ sen pasi’, Ja l’planedo de am’ kaj enigmoj severaj Kvazaŭ birdojn fidemajn nin logis al si...
Fordegelas mart-neĝ‘. Sidas ni korproksime, Foren-alten tirataj de iu sorĉ-streb’. Tiom dias kandeloj, ke eblas esprimi L’ tutan vivon senfundan per sorba vort-ŝveb’...