Refreno:
Via eta tim’ ravas min,
de via timema sinten’
estas kaptita l’anim’...
Via eta tim’ ravas min,
estas kaptita l’anim’
sed vi volas ja...
kaŝi ĝin.
Sufokas morta spac’ fantomajn domojn,
hantas sur mur’ en kruc’ kreto-surskriboj,
rampas en vent’ odor’ de krizantemoj:
kaŝe spionas mi viajn ĉarmajn timojn.
Refreno
...sed vi kaŝas ĝin...
Ĉu jam, ĉu jam venas via timo?
Ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin?
Ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?...