| E-teksto | Mikaelo LINECKIJ |
|---|
Ukraina popolkanto.
Knabo min vizitis sabate,
Estis mia robo gladata,
Estis mia robo gladata, gladata,
Iris kun alia amato.
Knabo min vizitis dimanĉe,
Sed najbaro nupton oranĝis,
Ho, najbaro nupton oranĝis, oranĝis,
Kun alia knabo fordancis.
Kiu estas svelta junulo,
Kiu havas verdajn okulojn,
Se mi iĝos lia edzino, edzino,
Amos lin je tuta animo.
Kiu estas bela junulo,
Kiu havas helajn okulojn,
Mi al li ne donu laboron, laboron,
Al li venos nur por amoro.