| Teksto kaj muziko Miĥail Povorin |
|---|
Refreno:
Ho, “Velura sezono”,
De l' somer' inda krono,
Nia hela kanzono,
Fluganta en la suna alt'!
Premu manon en mano,
Sciu ĉiu terano,
Kiel ĝuas la verda korar' en la urbo Jalt'!
Fortas la amika brakum',
Ŝvebas koretosa parfum',
Ĉiun kun ĝojo
Post longa vojo
Salutas la membroj de “Tero”.
En ĉi land' eternas somer',
De l' esper' kulminas prosper',
Ĉiu vin traktas kun plena sincero kaj vero.
Refreno:
Ho, “Verula sezono”...
Pasos la fabel' de l' anim',
Kiel forsonoras la rim',
Kaj per flugilo
Kun trist' kaj humilo
“Adiaŭ!” al ni svingos mevo.
Sed la menson ne kaptos splen',
Sed ankoraŭ dum jara plen'
Lulos la korojn de l' verda popol' hela revo.
Refreno:
Ho, “Revula sezono”...