Silentas oldaj domoj,
Sed vin karesas ondoj
De melodi' kaj ombroj
Rakontas mole pri blanknoktreveno
Urbo sur Neva.
Urbo sur Neva,
Restas sur pavimoj
Reeĥas post senfine
Kaj ŝvebas en ĉiel' senlima
Iesaj noktomezaj paŝoj.
Urbo sur Neva.
Inter viaj stratoj
Renkontos vi hazarde
Desupre vin spektantan nokton,
Nokton - sin de ĝi ne kaŝu.
Urbo sur Neva...