Am G F E La ord’ en la vortaro plaĉas al mi. Am G F E la sistematiko plenigas min per ĝuo. Am G F E Tamen el la vortoj kiujn mi trovis en ĝi Am G F E La plej be-la estas tohuvabohuo.
Mi agnoskas la gravecon de bona librotenad’
Kaj de klara sistemo por kvitancoj kaj fakturoj.
Tamen al mia propra administrad’
Nur aplikiĝas unu vorto: tohuvabohuo.
De miaj ĝardeno kaj domo la stat’
Pravigas nur unu konkludon:
Kiel ajn mi provas konformiĝi al mia deca strat’,
Mi ne povas elsaviĝi el tohuvabohuo.