Parolis ĉiuj - restis mi malatenta -
“Vizaĝ’ simia kaj animo serpenta”.
Sed eblas am’ eĉ al hipopotam’.
Ne revenos pasi’, des pli amo nek -
Sub tramon, ek!
Do vi vizitu mian belan tombaron,
Ke tuj forflugu tuta ĝia korvaro.
Ho, timigil’ - diabloj kune mil!
Floros mi, la viol’ el subtera tavol’
Laŭ propra vol’.
Kaj rikanos al vi mia ĝoja krani’
Kun ironi’.