Ne havas sencon, fari lumon, kara;
Lumon ja ne konas mi.
Ne havas sencon, fari lumon, kara;
Malluman vojon iras mi.
Sed mi ŝatus, ke ion vi diru jen,
Pro kio mi ekpensus pri reven’.
Ja ne tro granda estis nia parolem’,
Tamen: ĉio en ord’.
Ne havas sencon, nun min voki, kara;
Antaŭe vi ne vokis, ĉu?
Ne havas sencon, nun min voki, kara;
Ĉar mi vin ne aŭdus plu.
Sed mi plendas ne, ke vi malbone traktis min;
Pli bone povis, jes, sed jam estis fin’.
Mi nur malŝparis mian tempon pro vi, knabin’.
Tamen: ĉio en ord’!