Sono kun eterna daŭro aŭdiĝas eĥe kontraŭ duno
Dum brilas varma suno min revigas mara plaŭdo
Okuloj miaj sekvas fore blankajn mevojn kaj enkore
Mi en tutmalnova revo ŝvebas kiel blanka mevo
Dorse sur la flava sablo kun la manoj sub la kapo
Mi libere sori povas
Flugilojn mi gracie movas