Flustron folian aŭ bruon de vento Sorbas avide nun mia anim'. Fundo rigarda, de lipoj silento... Amas mi, amas mi vin!
Naĝas noktombroj laŭ vasta kamparo. Amo kaj ĝoj' - en feliĉa uni'! Steloj ĉiele, steloj en maro, Steloj en koro de mi.