Soleco

Kantas Kajto, teksto de http://esperanto.net/literaturo/autor/dinwoodie.html John_Sharp_DINWOODIE, muziko de Marian NESSE.

Teksto

Ŝafisto iras sur montaro,
    kie birdkantoj sonas; (2-foje)
kun la Natur' en solidaro
    solecon li ne konas.

Sed iras mi sur urbostratoj,
    kie la bru' senĉesas;
kaj meze inter la homfratoj
    fremdule mi solecas.

Ŝafisto iras sur montaro,
    kie birdkantoj sonas;
kun la Natur' en solidaro
    solecon li ne konas.