| Teksto | Renata MUĤA |
|---|---|
| Muziko | ? |
| E-teksto | Lusi RIMON |
Estas homoj turmentataj de la febro,
Dum aliaj venas kuŝi sur la plaĝon.
Sed l’ sariko laŭ destino fosas teron,
Kiun mi por ĝi enŝutis en la kaĝon.
En printempo vivo havas plian sencon,
Mi ankoraŭ en la kaĝo trovos lokon,
Se l’ sariko ekenuos en soleco,
Tiam mi por ĝi aĉetos salikokon.