Tamen se Dio proponus dilemon
Anstataŭ amikoj elekti edenon.
Enigme ridetus mi tuj respondante
Ke geamikojn ne lasos mi vante.
Ja geamikoj - eterna festeno.
En mia domo vi festu sen ĝeno.
Ludu gitaro kaj kantu la koro,
Estas vi mia plej kara valoro.
Rondo amika - feliĉo ĉiama.
Nin plezurigas etoso ĉi flama.
Kune ni ridos, ĝojos, sopiros.
Post la disiĝ’ ni renkonton aspiras.