| Muziko | Ĵomart Amzeyev |
|---|---|
| E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
| Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Kapablas via alparol’
en la anim’ feliĉon semi,
konfide kaj tenere tremi,
supiran amon veki, se mi
humilus antaŭ via vol’.
Ĉu mi obeu? Mia am’!
Obeon la liber’ nuligas.
Nur nomo Dia humiligas
min, kiu sentojn svage ligas
en kant’ vespera. Jen ornam’
por via krono ...