Hej, hej, hej, plenaj ŝipkeloj! Granda trezor’:
Plenaj bareloj da vinoj luksaj, diamantoj, oro...
La patrio amata atendas la donacojn, kaj moŝtuloj
ĉiaspecaj
Jam preparis la premiojn kaj la trupoj sur la bord’
renkontas nin,
Kaj trumpetist’ salut-trumpetas: tra-ta-ta-ta!
Viciĝas multaj regimentoj,
Trifoje nin salutas vivuante l’ soldatar’!
Hej, hej, sed kion ni vidas? - Kaj la triumf’,
Kaj niaj floroj, la glor’, la fam’, brakumoj
ĉio estas for!
Oni neglektas, ne volas vidi nin
kaj prenas nin por malamikoj,
Turnas la paftubojn kontraŭ nin, kaj tuj aŭdiĝas
tondre la ordon’:
Ekdrivi fore de la bordo... Tra-ta-ta-ta!
Denove ni eraris ie...
Kaj faris ion mise, jen bedaŭro, jen domaĝ‘...