| Teksto | Jevgenij KRILATOV |
|---|---|
| Muziko | Jurij ENTIN |
| Kantas | originale kantas Tatjana DASKOVSKAJA |
| E-teksto | Lusi RIMON |
Kanto “Прекрасное далёко” el infana fantasta filmo “Гостья из будущего” (Gastino el Estonteco), 1985.
El la rava for’ insista voĉo vibras,
Vokas al la aspirata fora mond’,
Sonas voĉo kaj severe al mi diras:
Kion faris vi hodiaŭ por estont’?
Mi promesas esti firme purintenca,
La amikojn mi ne lasos en malĝoj’
Ni rapidu fari bonon por komenco,
Ke ne restu nocaj spuroj sur la voj’.
//Refreno://
En fora estonteco,
Kruelan providencon,
Kruelan providencon - evitu la voj’
Ekfontas de komenco,
En foran estontecon,
En foran estontecon,
ĝi kvazaŭ pura roj’.