Estas modestaj pupoj, estas timidaj pupoj,
Liberigantaj sentojn de saŭdad’.
Estas bruaj pupoj, estas komikaj pupoj,
Daŭre kaŭzo de gajeco kaj ridad’.
Estas oraj pupoj, estas majestaj pupoj,
Akirantaj la atenton per parad’.
Estas friponaj pupoj, estas fihumilaj pupoj,
Bonvenigataj de spektantoj per mokkriad’.
Estas pupoj sociemaj, belaj, paperaj, vivoplenaj,
Malgraj, grandaj, elegantoj, malkuraĝaj,
Arogantaj, tristaj, viglaj, malebriaj, humilaj,
Pigraj, melankoliaj, oldaj, novaj, bronzaj,
Ŝtonaj, gajhumoraj, longaj, bonaj...
Estas bizaraj pupoj, eksterordinaraj pupoj,
Aperantaj en futura aventur’.
Estas antikaj pupoj, preskaŭ forgesitaj pupoj,
Konservitaj kiel vidindaĵoj nur.
Gipsaj, lignaj, simplaj, dikaj, enamiĝintaj,
Pasiaj, pikaj, gajaj, ĉarmaj, porcekanaj,
Malamaj, lacaj, plastaj, stanaj, solecaj,
Fieraj, sendependaj, flegmaj, kvietaj,
Impertinentaj, tiamj, krimaj, elrevigitaj,
Ĉagrenaj, subtaksitaj, malaktivigitaj,
Elmodiĝintaj, forgesitaj.