| Teksto Muziko | Miĥail Povorin |
|---|
Etendu manon nur, kaj tuj degelos ĝi,
Kreaĵ' belega, sed kun kor' glacia,
Kaj de sur mia polm' forglitos sen pasi',
Kun adiaŭa bril' neglektos varmon ĉi
Je mia sento, je mia sento, je mia sent' melankolia.
Ĉu tio estas leĝ' eterna de l' natur',
Ke varmon ĉiam la neĝer' evitas,
Aŭ ne sufiĉas varm' en polmo mia nur?
Neĝero post neĝer' per moko kaj forkur'
Karesan geston, karesan geston, karesan geston mian spitas.
Kaj jaron post la jar' frostiĝas la anim',
Ĉar juna ard' ne povas ĉiam flami,
Kaj en animo mia daŭre kreskas tim',
Ke venos la somer' benita laŭ rutin',
Sed jam la koro, sed jam la koro, sed jam la kor' ne povos ami...