| Teksto | ? |
|---|---|
| Muziko | ? |
| E-teksto | Lusi RIMON |
Am Vila nubo kaŝis la ĉielon, Dm Am Semas florojn juniper’, Dm Am Min forglutas la despero E Am Dum la suna malaper’.
Gutas pluvo, frapas trotuaron
Kaj ne volas ĉesi nun,
Ĝi plorigi min penas vane,
Baldaŭ ja aperos sun’!
Ni ne sidu kaŝe sub tegmentoj -
Vojon lavos freŝa flu’,
Min forlasu pluvtristaj sentoj,
Ĉar mi ĝin ne timas plu!