la koro patrina jubilis dum tago
ŝi kukon preparis, dolĉaĵon kun fragoj,
kostumon, ĉemizon, poŝtukon ŝi gladis
kaj fine la ĉambrojn kaj korton balais
patrino do sidas ĉe l´ sojlo de l´ domo
dum suno subiras skarlate fantoma
subite ŝi aŭdas, ke venas ŝarĝaŭto
ŝi iras renkonti la filon amatan
patrino atendas
la filon de l´ sud´
li venkis militon
do ne ploru plu!
el aŭto descendas ŝofor´, policano
demetas kestegon kaj ambaŭ rikanas:
“Judino, renkontu la filon! li venis!”
patrino brakumis la ĉerkon kaj svenis
(radio-elsendoj)
patrino atendas...