Refreno:
Ho, mia dam’ de l’koro,
Mi strebas al la foro.
Kaj venos tiu horo
Por trovi vin, por trovi vin,
Por trovi.
Li batalis por mizeraj,
Partoprenis la turnirojn,
Kaj venkinte la rivalojn
Gajne kantis kavaliro:
Refreno:
Ho, mia dam’ de l’koro,
Mi strebas al la foro.
Kaj venos tiu horo -
Mi trovos vin, mi trovos vin,
Mi trovos.
Jam disiĝis voja polvo,
Malaperis hufaj spuroj,
Silentiĝis glavaj tintoj,
Nur aŭdeblas super ruro:
//Refreno://
Ho, mia dam’ de l’koro,
Mi strebis al la foro.
Kaj venis tiu horo -
Mi trovis vin, mi trovis vin,
Mi trovis.