| Teksto | ? |
|---|---|
| Muziko | ? |
Geamikoj vokas kun la kanto
Al ankoraŭ nekonata cel',
Kaj ja super la suno subiranta,
Nia rev' ekbrilas kiel klara stel'.
En okuloj viaj elokventoj
Ŝajnas la tutmonda harmoni',
Ne rigardu, vi tamen malatente,
Ke ne estu miskompreno inter ni.
Hela luno iras por promeni
Sur la lakta vojo galaksi',
Geamikojn aŭdas mi sen ĝeno,
Mi dediĉas kanton tiun ĉi por vi.