Kaj por ni, flugantaj pave,
Estas jam nenio grava.
Vivus ni - kaj estus brave...
Vivus ni, vivus ni, vivus ni -
Sed ni nur supre glitas.
Ĉesos ĉu l’eterna glito?
Ĉu vivakvo estas mito?
Kial daŭras la militoj?
Nia mort’, nia mort’, nia mort’
Ĉu estas senevita?
Febla fum’ ĉe l’hejmtegmento
Cedas al malica vento.
Panjo, panjo, en silento
Aŭdas vi, aŭdas vi, aŭdas vi
Nur voĉon mian pentan.
Preter rid’ kaj preter larmoj
Flugas for de nuboj svarmo,
Samabunda nubarmeo
Glitas for, glitas for, glitas for
De l’morto al pereo.