Ni Pace Iris

E-tekstoEuxgeno PEREVERTAJLO

Turista popola kanto.
La finaĵo de la kanto kvazaŭ ilustras por ni la severan lingvodisciplinon en SEJM (Sovetia E-Junulara Movado) - ja la kaŭzo por rekonsciiĝi estas aŭdo de krokodilado...

Teksto

Ni pace iris kun amik’,
oho - oho,
ni pace iris kun amik’,
oho - ho - ho - ho - ho,
ni pace iris kun amik’,
aperis granda ŝton’,
aperis granda ŝton’,
oho - ho - ho.

Ĝi trafis la amikon (kaj) ...
amiko falis tuj ...

Mi donis al li manon (kaj) ...
ne prenas manon li ...

Mi kraĉis al vizaĝ’ de li ...
ne kraĉas reen li ...

Mi donis al li brandon (kaj) ...
Ne trinkis brandon li ...

Mi batis per piedo lin ...
senmove kuŝis li ...

Kaj tiam mi komprenis (ke) ...
amiko mortis jam ...

Mi fosis por li kavon (kaj) ...
kaj enterigis lin ...

Mi plore krokodilis (kaj) ...
kaj volis iri for ...

La tero ekmoviĝis (kaj) ...
ekstaris la amik’ ...

Li drinkis tiun brandon (kaj) ...
Kaj kraĉis al vizaĝ’ ....

Li batis per piedo min ...
kaj kraĉis al vizaĝ’ ...

Kaj tiam mi komprenis -
Amiko vagabond’ -
Turist’-esperantist’
oĥo, oĥo