| E-teksto | Lusi RIMON |
|---|
Rusa popola kanto “То не ветер ветку клонит”.
Trivas vivo sen amato,
Pasas sen anim-akord’,
Estas do de l’ sorto mi punata –
Sen karul’ treniĝi ĝis la mort’.
Ronĝas min angor’ interna
Kor-insida korodi’,
Estingiĝu do mia lucerno,
Sam-finbrulos ankaŭ mi.