| Muziko | Ĵomart Amzeyev |
|---|---|
| E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
| Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Arda spir’ iama, telefona budo -
restis kvazaŭ sama tiu juna ludo.
Restis antaŭsento:
ĉu atendo muta,
kaj jam post momento la feliĉ’ balbuta.
Sed en telefono iu gapas kaŝe
kaj sensenta sono:
“Kak zdorovje vaŝe?”1)
Kaj malam’ etendas manojn maltenere.
Kion mi atendas? Frosto, vere ...
Mi denove vagas en la mondo sama.
Larmajn ŝuldojn pagas al pasinta amo.
Kaj la cerbon kvazaŭ pikas fiĉa osto
ĉe memorokazo: suno, frosto, Moskvo.