Sed kiaj ni kun vi iame estis..
Enviis tiujn, kiuj aĝis pli,
Kaj tiom multe ni kun vi forgesis.
La pento venos - ne evitos ni.
Pardonu min - mi estas kiel vi,
Mi mem alkutimiĝis malsukcesi,
Infanajn revojn tute lasis ni
En subtegmento iu - kaj forgesis.
Mi volas esti dum amaroj sola,
Por la amikoj restu nure ĝoj'
Ni ofte estis mutaj en paroloj,
Nur babilante dum la kuna voj'.