Refreno:
Ĉu rimarkis vi ke malaperis
Niaj sentoj? Nur kutimoj restis.
Nur malbonaj kantoj en kajero.
Nur leteroj varmaj kaj modestaj.>Ni akiris multajn gravajn aĵojn
Ĉu memoras ni por kiu celo?
Ni atingis altan vivetaĝon
Sed ne hejmon havas ni, hotelon.
Vi silentas, vi senvorta estas
Nur rideto la vizaĝon ludas.
Ĉu sopiras vi se mi forestas?
Ĉu malbonas kiam mi apudas?
Refreno, 2-foje
Ĉu rimarkis vi ke malaperis niaj sentoj? (3-foje)