| Teksto | Sabine TRENNER |
|---|---|
| Muziko | Nanne KALMA |
| Plenumas | Kajto |
Je vespero post laboro regas min jena problemo:
Kiel plaĉi kun humoro, afebleco, sindeteno?
En konformo kun socio estu miaj agoj nur.
Ĉar per tio - dank' al Dio! - vivas nia grandkultur'.
Ho! Imagu katastrofon kiun foje mi travivis:
Preterpasis la spegulon - vizaĝfaldoj ekskluzivis.
Refreno: (ripetiĝas multfoje)
Naŭza, aĉa kromfiasko
Figrimaco de pajaco.
Ĝis min kaptis la sagaco
Forgesita estis masko.
Fiasko! Masko!