Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Kaj ni kun Platono en step' ĉe Ĥersono
Plenigos la kalikojn kaj ekkantos, eble, l' kanton por vi...
Kaj se vi vivas sen pasio, sen bezon' kaj zorgar',
Sur la branĉ' de magnolio verdas dum tuta jar',
Do estas vi ne homo jam, sed ĉielulo, eble eĉ Herodot'.
Vi lante vagas tra la stratoj, sopirante pri zen',
Sed nure rozajn okulvitrojn vi aĉetas en splen'...
Kaj mi plu primokojn faras -
Platon' amikas, sed la ver' pli karas!
Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Kaj ni kun Platono en step' ĉe Ĥersono
Plenigos la kalikojn kaj kantegos, ho jes!
Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Dorm-dorm-dorm-dorm, ekdormu, amatin' Grizella...