Mildmurmuron de l' lag'
Jam adiaŭis tag',
Nur laktvoja serpent'
Tintas kvazaŭ lilak'.
Vi ridetas dum dorm', amatin',
Stel' Polusa dum nokt' gardu vin.
Malproksima torpor'
De la luno el or'.
Nure ros' de siring' -
Ĉe soif' bona trink'.
Via kapo sur mia genu';
Ĝis maten' mi ne lasos vin plu.
Nokta stela mili', fascinita de vi,
Sendas kun la krescent'
Bonan nokton al vi.