| Teksto Muziko | Aleksej Pletnjov kaj Miĥail Povorin |
|---|---|
| E-teksto | Miĥail Povorin |
Refreno:
Lipoj, lipoj, viaj lipoj,
Kiel freŝaj ruĝaj riboj,
Ili petas-elokventas
Pri kares' kaj flam'.
Mi pri tio rememoras,
Kaj la koro ekmaĵoras,
Ĉar denove min atendas
Viaj lipoj jam.
Tuta urbo sub ĉapo neĝera.
Ni duopas enĉambre malantaŭ kurten'
Por senvorta kaj tenera
Lipparol' sen miskompren'.
Refreno
El la strat' frosto ĉiujn forpelas.
Ĝi koleras, kaj botoj respondas per knar'.
Sed glacio tuj degelas
Pro la vid' de nia par'.
Refreno