Refreno:
Mi foriros el rondo - disŝiriĝos la ĉen’-
laŭ la vortoj de Dio aŭ dia aŭguro...
Restos kantoj en mondo, kaj vi sen ĉagren’
ĵetos ilin en maro lazura... Lazura...
Ke vi memoru ĉiam pri erar’,
pri la neglekto, pri la ironio,
ne velkos amo, kiel foliar’,
sed restos, kiel ombro de vizio..
Rememorigos ĉiam pri pasint’...
De sonĝdonacoj vi vin ne defendos...
Vi, eble, preĝos aŭ humile plendos...
Ĉu sentas vi la guston de absint...
Refreno