Sur “Magdalena” ŝvitas plage
Ĉiu maristo - li, - senblage,
Deĵoras eĉ tri horojn tage -
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek’
La mastro krias per laŭta blek’:
“Mi pagos pluson kun plezur’
Por unu kroma horo nur!”
“Ne, ne!”, diras la maristoj bravaj,
“Fakte ni laboras tro! Ho!”
Ne mankas rum’, ne mankas vinoj,
Ni havas kargon de putinoj:
Por ĉiuj vir’ po tri knabinoj
Hej! la vivo dura!
Maristoj staras sur ferdek’
La mastro krias per laŭta blek’:
“Mi pagos pfuson pli kaj plu
Se kontentiĝos vi per du!”
“Ne, ne!”, diras la maristoj bravaj,
“Ne sufiĉas trio da! Ha!”