Sed li tion ne esperas
ĉar la revo
pro la devo
en soldato ne aperas:
jen la militserva sort'. Jam tro pezas la pafilo
kaj la kasko
kaj la sako
kaj la kaĉo el arĝilo
gluiĝinta ĉe la ŝu'. Sed la fora horizonto
plej perfide
malrapide
maleblige al renkonto
ĉiam foren fuĝas plu. La soldato kiu laca
daŭre iras
li sopiras
al ripoza vivo paca
sen ĉiama plua pel'. Sed li sentas kun eknaŭzo
ke la vivo
en aktivo
daŭras ade kaj sen paŭzo
ĝis neatingebla cel'. Kaj samkiel en armeo
la rezono
pri ordono
ne ekzistas pro obeo
kun neeblo de escept'. Tiel mankas la kompreno
pri la motivo
de la vivo
kaj nur regas ĉi sinteno:
plua iro kaj akcept'.