La piedoj similas velŝipoj La kruroj estas kiel stilzoj Kiel tigoj de tulipoj La ventro ŝajnas giganta barelo La ŝultroj aspektas kiel ĝiboj de kamelo
Kiel kukumo la kolo Kaj la kapo - kolosa citrolo Estas fole sed ege drole Mi ridegas abunde pri tiu kuriozulo Kian amuzon mi spertas Rigardante en misformiga spegulo