Enhavo

La Bambo

Teksto
Muziko
Ritchie Valens
E-tekstoM. Zocato

Teksto

Fone kantas Jomo el “JoMo friponas”

Por dancadi la bambon
Por dancadi la bambon
necesas jeno: kulereto da ĉarmo,
kulereto da ĉarmo kun petolemo.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.

Refreno:

Bambo, bambo (2 pliajn fojojn)

Por atingi ĉielon,
Por atingi ĉielon,
necesas lerto, kune kun ŝtuparego,
kune kun ŝtuparego kun suplemento.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.

Refreno

Hejme ĉiuj min taksas
Hejme ĉiuj min taksas
naiva viro, ĉar mi vere galantas
ĉar mi vere galantas al junulinoj.
Al la supro, la supro...
Al la supro, la supro,
alvenos mi,
kaj fariĝos maristo,
kaj fariĝos maristo
se volas vi.
se volas vi.
se volas vi.

Refreno

Se vi plu, se vi plu piruetos,
la ĉapelon mi demetos kaj surmetos.

Teksto 2

Facila varianto el Kantoj Sur Manplato-2.

Bamba, Bamba...

Venu danci La Bamban,
Venu danci La Bamban, elektu paron,
Virinan aŭ viran,
Virinan aŭ viran, laŭ via aĝ‘,
Laŭ via plaĉ‘, laŭ via plaĉ‘.

Bamba, Bamba...

Poŝtelefone

Eksteraj ligoj