Refreno:
“Misuzo estas punota!” averto poliglota, ordona kaj despota. Ne estu idiota!
Por ke vi ne hontu, nun kiel mi rakontu pri forto de la deziro forportanta al deliro?
Ja ĉiuj same sentas kaj tute ne plu pentas, ĉar ili al danĝer’ plu sopiras kun esper’.
Spiritoj nun demonas, ĉu iu plu rezonas? Nu, ja en ĉiuj sonas voĉo, kiu admonas:
Refreno
Mi pretas tuj eksalti, alarmon tirenŝalti, ĵus antaŭ la drammoment’ de tre grava akcident’.
Batalos mi konkere por mem tiri fiere la ĉenon savantan. Gaj’! Heroo estas mi! Kaj
Dum mi fanfaronas, vojaĝo monotonas, ĉar atendante bonas trajno, kiu admonas:
Refreno, 3-foje