Foje l’ destino batis min forte,
sed en obstino mi iris for de
kruda malico, trompo ŝancela
al vi, amikoj, la rondo hela,
ne por en ploroj ekplendi kroĉe, -
ĉiuj ni fartas ne senriproĉe.
Inter kutimaj mokoj kaj pikoj
mi vian eston,
vian sinceron,
vian memoron
dankas, amikoj!
Ne tro sopiru, ankaŭ mi - ne tro -
trans la atendo dekmilkilometra
ligos nin ĉiam la rememoroj:
ĝojoj naivaj, frostoj kaj floroj.
Donos la sorto la sopiraton,
venos la festo en nian straton:
iam denove kunvenos ni, kaj
trinkos la vinon,
kantos la kantojn,
ĝuos parolojn,
miaj amikoj!...