Tre multas belaj knabinetoj,
tre multas homoj de kares’.
Sed sola ŝi sur la planedo
ĝojigas vin por ĉiam - jes! -
sen fin’, sen ĉes’.
Subite venos amo jena
dum ĝin eĉ ne esperas ni.
Kaj sorĉe lumas nokta luno
kvazaŭ bela fantazi’,
kaj kantas ni -
Koro, vi ĉiam estas malkvieta,
koro, tre bonas vivo sur la ter’.
Koro, mi dankas vin pro via peto
kaj povo ami kun tia forto kaj sincer’!