Konko

Kantas Kajto
Aŭtoras L. DEIJ kaj Nanne KALMA

Teksto

Konk' surbordis
Kalkon mordis
Peklo de la maro
Dentoj de miljaro

Krusta selo
Kerna belo
Domo de praheliko
Konko kun muziko

Ĉe-orele
Drone-ŝvele
Oceano muĝas
Ondoj sturmas, fuĝas

Kvazaŭ time
Malproksime
Inter maromontoj
Ĝemus rompiĝontoj