Jen mi, malgranda besto
kiu revadas longe naĝi
Se mi prenus la fieron
Do la viv´ nur estus aĝi
Kaj post reven´ al mar’,
Senti guston de la salo
konspiros l´universo,
granda rito-animalo
Kio estas realo?
En la mar´ ne estas vorto
samdanĝera kiel arto
de l´ naskiĝo al la morto
Malfacilas esti parto
Do l´ arto montras sin
Ilo por demokratio
Ĝi povas sin disverŝi
Ĉar la arto banas ĉion
Kio estas realo?
La birdo belas, brave!
En ĝardeno grade gemas...
Ĝi l´ floron firme flirtas,
sana sun´ someron semas!
Jen hundo haste haltas,
pro la osto lasta, lekas...
dum mi, fiŝeto, fastas
ŝarkoj ride manĝon ĵetas...
Kio estas realo
Kie estas la realo ?!