Teksto de L. Derbenjov, muziko de A. Zacepin
(kanto el la filmo “Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion”)
Traduko el la rusa Pauxlo MOJXAJEV
Refreno:
Jen subite knaris la pord’ -
Ĉion mi komprenis sen vort’.
L’ tutan vivon ja luktis mi
Por ĉi renkontiĝo kun vi.
Spertis mi pri perd’ kaj dolor’,
Sed akceptis ĉion sen plor’>
Ĉion, kion ni perdis for,
L’ viv’ al ni kompensos!
Tamen se la feliĉ‘

Veni ne rapidos,

L’ homo sen disreviĝ‘

La futuron fidos.

Kun esper’ al prosper’

Ĉiam strebi gravas -

En la viv’ eĉ sufer’

Iun sencon havas!
Refreno