Bonodoris tra dormo al mi konifer’
- Junipera arbeto en nokta aer’-
Mi rimarkis en fleksoj de l’branĉa skelet’
Iom vivan similon al via ridet’.
Junipera arbet’, junipera arbet’,
Degelanta en ombroj rideto-fumet’.
La rideto, kaŝita sur pingloj kaj en,
Kiu pikis min morde, kvazaŭ guto-venen’.
Post fenestro - ĝarden’, la ĝarden sen foli’.
Nuboj flugas kaj flugas, unu post la alia.
Senfolia ĝarden’, de l’ arbet’ siluet’.
Ho, pardonu vin Di’, junipera arbet’.