Obstine ripetas erarojn miljarajn
Kruela homaro, malsaĝa homaro.
Kaj spektas la kosmo ĉi ĉion kun tristo -
Ĉu endas simila racio ekziston?
Ja tiuj formikoj, ludantaj per morto,
Kraĉantaj al sorto, strebantaj al forto,
Sin vidas egalaj al kreema Dio,
Sed mem nur detruas, kreante nenion.
Ĉu estas espero je homa survivo
Sen murdi aliajn, sen krei barilojn?
Ve, vanas demando ĝis kiam, subite
La hom’ ĉe l’abismo sin trovos, mirite.