Tro diafanas la ombrelo
kaj pro tru’ ne ŝirmas vin
kaj kion vi faru el ĝi?
Sekretaj faltoj
en la kor’ ofendas vin...
telenvoku al mi!
Refreno:
Jen mia numero
alvoku kiam aperos solecoprem’,
senta sincero
estas ĉe mi, amikem’...
Vi estas nur ajnulino
konata tra sonĝoj, lud’ kaj kin’,
sed ŝajnas ke mia destino,
estonte, certe koncernos vin.
Tro diafanas la ombrelo
kaj pro tru’ ne ŝirmas vin
kaj kion vi faru el ĝi?
Sekretaj faltoj
en la kor’ ofendas vin
telenvoku al mi...
Refreno