| Plenumo | Gianfranco MOLLE |
|---|---|
| Teksto Muziko | Sérgio GODINHO |
| E-teksto | Renato CORSETTI |
La originalo, “Independência” aperis la jaron 1974, en la albumo À queima-roupa.
Sendependeco, sendependeco.
Afrik’ estas de siaj gentoj
pasis jam kvin jarcentoj
pasis jam kvin jarcentoj
Afrik’ estas de siaj gentoj.
Iu diras “jes”, iu diras “ne”
ĝi ja estas de liberiĝo arme’.
Sendependeco, sendependeco.
Onidir’: “nur ne!”
Onidir’: “nur se...”
Onidir’: “nur batoj!”
Onidir’: “soldatoj!”
Onidir’: “hororo!”
Onidir’: “teroro!”
kaj tiel plu ĝis fino.
Sendependeco, sendependeco.