| Teksto | Igorj Beljakovskij |
|---|---|
| Muziko | Miĥail Povorin |
Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Vekiĝos mi dum la aŭroro,
Belegajn versojn mi por vi tradukos,
En la fabelon de la viv’ kondukos.
Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Malhelpas nin la homa moro,
Sed nian vivon ni memstare kreas,
Mispaŝas, amas, revas.